Nazka Kulturo

Influareo en la 1-a al 7-a jarcento de la nazka kulturo en la Departemento Ika, sudcentra mabordo de Peruo.
La plej konata el la Nazka-linioj, nome la kolibro
La germana arkeologo Max Uhle, scienca malkovrinto de la nazka kulturo.

Nazca [NAZka] estas arkeologia antaŭkolumba kulturo de la Antikva Peruo kiu disvolviĝis ĉefe en la valoj de la nuna Departemento Ika, ĉirkaŭ la 1-a jarcento kaj dekadencis en la 7-a jarcento. Ties centro estis en Cahuachi, sur la maldekstra bordo de la Rivero Grande, en la aktuala Provinco Nazka.

Ties influareo atingis el Ĉinĉa norde, al Arekipa sude kaj al Ajakuĉo oriente. Ĝis la 6-a jarcento, pliiĝis ties kontaktoj kun la anda zono, kaj atingis eĉ ĝis la plej altaj zonoj de Ajakuĉo. Tiu kontakto gravis por la formado de la kulturo ŭaria.

Distinga aspekto de Nazka estas multkolora ceramiko, kun figuroj de homoj, animaloj, plantoj ktp. En multaj el tiuj ceramikoj, oni reprezentis kripligitajn homojn. La tekstila arto floris tiom kiom en la epoko de la paraka kulturo. Ili havis propran stilon por la laboro de la metaloj, kvankam ne tiom kvalita kiom tiu de la epoko de la ĉavina kulturo.

Plej mirinda de tiu civilizo estas la linioj faritaj en la Pampoj de Nazca, konataj kiel la Nazka-linioj, kiuj reprezentas gigantajn figurojn de animaloj, homoj kaj geometriaj desegnoj, faritaj je eksterordinare granda skalo kaj montrante multan precizecon. Oni ne konas ties celon, sed oni teoriis pri eblo ke temas pri giganta kalendaro, rezulto de astronomiaj observoj. La Nazka-liniojn malkovris pasaĝeroj de komercaj fluglinioj en la 1920-aj jaroj. Toribio Mejía Xesspe, kune kun sia instruisto Julio César Tello anoncis en 1927 malkovron de videblaj nur de alteco desegnojn de kreskaĵoj, bestoj kaj geometriaj figuroj nome la Nazka-linioj.

La ekonomio nazka estis bazita sur la intensiva agrokulturo. La nazkanoj sukcesis solvi la problemon de la sekaj teroj marbordaj per la uzado de reto de akveduktoj, kiu konstituas veran atingon de ties inĝenierio. Je ĉirkaŭ tridek kilometroj de la urbo Nazka troviĝas la Tombejo de Ĉaŭĉila kiu enhavas mumiojn tre bone konservitaj kaj restojn de ceramiko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search